Leverkusen: Adler-Apoteko


La Adler-apoteko en Opladen estis kune kun apoteko-filio en Schlebusch dum generacioj en la manoj de la familio Gustke. Konstruo kaj dekadenco de la familia entrepreno respegulas parton de la historio de Leverkusen.

1808 Jacob Hartcop malfermis la unuan apotekon en Opladen sub la nomo "Al la Negro".

Kiam Jacob Hartcop mortis en la jaro 1849, Friedrich Wilhelm Gustke (1817-1882) aĉetis la Opladen-an apotekon kaj renomis ĝin: Ekde tiam ĝi nomiĝis Adler-apoteko (aglo-apoteko) kaj evoluiĝis perfekte.

La apoteko troviĝis en grandburĝa ardezkovrita trabfaka domo.

Friedrich Wilhelm Gustke mortis 1882 post mallonga malsano, kaj lia filo Friedrich Jacob Gustke (1851-1929) transprenis la entreprenon. Li fondis la hodiaŭan Adler-apotekon en Schlebusch, kiun li kiel filia apoteko de la Opladen-a apoteko malfermis en aŭtuno 1885. Ĉirkaŭ unufoje dusemajne Gustke iris, ofte kun siaj infanoj, piede tra Alkenrath kaj Morsbroich en la filian apotekon, por kontroli ĉion. Gustke okupis multajn prohonorajn oficojn.

Kiam Friedrich Wilhelm Gustke mortis, sia filino Martha transprenis 1932 post la fino de ŝia farmacistudado la estradon de la Adler-apoteko.

1979 la apoteko estis fermita. Martha Gustke intertempe havis 93 jarojn. Ŝi neniam plimodernigis la apotekon. La Bergisches Museum (muzeo de la Berg-a lando) en la kastelo Burg aĉetis la tutan inventaron el ĉerizarba ligno, kiu ankoraŭ hodiaŭ tie estas videbla.

Ankaŭ la ardezkovrita trabfakdomo, en kiu iam troviĝis la apoteko, ankoraŭ ekzistas. Hodiaŭ ĝi loĝigas la gastejon "Peters Bräuhaus" en Opladen.

Adreso:
Düsseldorfer Str. 57
51379 Leverkusen Opladen

Al la superrigardo Plu