Leverkusen: Hitdorf


Havenurbo ĉe riverego

Laŭ historiaj espolardoj la setleja tereno estas jam ekde pli ol 2000 jaroj - ekde romia tempo - loĝata.

Historio kaj bonstato de la urbo estas karakterizitaj de Rejno: Giganta gravelejo antaŭ "Hutdorf", la hodiaŭa Hitdorf formis naturan barieron en la rivero, kiu konsistis el amaso de gravelo kaj rulŝtonoj nur 1 metro sub la akvosurfaco. La gravelejo, kiu nun ne plu ekzistas, kondukis oblikve en la Rejnon de la Hitdorf-a bordo.

Prosperado de la havenurbo

Dum la mezepoko pro la gravelejo sekvis, ke ĉi tie en Hitdorf la ŝipoj, veturantaj kontraŭ la fluo de Rejno, devis esti malŝarĝitaj, por esti portitaj super la flubarieron. Tiel okazis, ke en Hitdorf ekestis grava transŝarĝa loko por la tuta Rejno, nodo por distribuo de varoj en la kvar ĉielajn direktojn. Dokumente pruvite estas la Hitdorf-a haveno ekde 1356, kaj dum multaj jarcentoj la Hitdorf-a haveno estis samvalora kiel la Köln-a kaj la Düsseldorf-a havenoj.

La varoj, kiuj estas demetitaj sur la bordo, estis enmagazenigitaj en garditaj keloj kaj remizoj de la Hitdorf-aj komercistoj. Diversaj esploristoj opinias, ke la nomo Hitdorf ekestus el la vorto "hut", kiu signifas "gardo, prizorgado".

En Hitdorf kruciĝis de ĉiam malnovaj komercaj vojoj: Ekzemple en Hitdorf finiĝis la Berg-a komercvojo, sur kiu el la arbaro de la Berg-a lando alvenis grandaj kvantoj de ligno kaj karbo, kiu estis transŝarĝitaj ĉi tie. De Hitdorf la Köln-Neuss-a komercvojo kondukis al la Jülich-a regiono kaj plu al Belgio kaj Nederlando. Ankaŭ la komerctrafiko en nord-suda direkto, kiu ligis la malsupran kun la supra Rejno, preskaŭ ekskluzive okazis pere de la Hitdorf-a haveno.

Flortempo

Pro la industriigo dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj ankaŭ la vartransporto kaj transŝarĝo en la haveno pli kaj pli kreskis. Tiu estis la flortempo de la haveno, kaj dum tiu tempo ĉi tie pli ol 200 homoj trovis sian laboron.

La proksimeco de la haveno altiris fabrikantojn al Hitdorf, kiuj ekzemple fondis 1765 la tabakfabrikon Dorff, 1841 la alumetfabrikon aŭ 1878 la cigaretfabrikon Cremer.

Malprosperado

Unuan ekonomian malprosperon la haveno rimarkis ĉirkaŭ 1825, kiam la unuaj vaporĝipoj surveturis Rejnon. La "Hitdorfer Platte" fariĝis obstaklo por la vaporŝipoj, kaj la gravelejo estis malkonstruita. La gravaj sekvoj: la ŝipoj nun "pretervaporis" Hitdorf. Kiam 1845 la Köln-Minden-a kaj la Bergisch-Märkisch-a fervojlinioj estis malfermitaj, la malaltiĝo de vartransŝarĝo en la haveno estis ankoraŭ pli grava. Ŝajnas, ke la tempo de haveno estis finita.

Mallonge, dum la jaroj 1852 ĝis 1857, la haveno ankaŭ estis uzita kiel elmigradhaveno al Ameriko. Centoj da homoj el la Berg-a lando, specife Solingen-anoj kaj Leichlingen-anoj enŝipiĝis en Hitdorf.

Novan prosperon travivis la haveno pro la elektra trajneto, kiu estis konstruita 1909 de Langenfeld tra Monheim al Hitdorf. Unu jaro pli poste unuafoje varfo, la ŝipfarejo kun elektrika gruo estis konstruitaj. La haveno dum tiu tempo estis esenca por la ekprosperiganta ekonomio en la regiono.

Dum la Dua Mondmilito pioniraj armepartoj estis ĉi tie. Je la fino de la milito dek dronitaj ŝipoj kuŝis en la Hitdorf-a haveno.

Ekde la 70-aj jaroj la haveno ne plu povis konkuri kontraŭ aliaj transportiloj kiel kamionoj kaj trajnoj kaj kontraŭ la aliaj Rejnaj havenoj. Ĝia tempo kiel industria haveno kaj transŝarĝejo definitive finiĝis.

Ekde 1975 la Hitdorf-a haveno estas nura sporthaveno kun du jaĥtkluboj, kiuj tie havas iliajn vel- kaj motorjaĥtojn.

Hitdorf-a pramo

La historio de la Hitdorf-aj pramoj komencis jam antaŭ pli ol 400 jaroj. La Berg-a komercvojo kondukis al Hitdorf kaj de tie per la pramo al la Köln-Neuss-a komercvojo. Tiu kondukis al la Jülich-a regiono kaj plu al Belgio kaj Nederlando. Tiel la Hitdorf-a pramo kunligis tiujn gravajn, grandajn ekonomiajn regionojn. Je ĉiu ajn tempo de la tago pramoj estis je la dispono de la komercistoj.

Pro la gravelejo, la "Hitdorfer Platte", la transveturado de unu al la alia flanko de la riverego estis malpli danĝera ol je la aliaj lokoj laŭ Rejno.

Post la unua mondmilito 1930 motorpramego, la tiam plej granda kaj moderna pramo sur Rejno, ekdeĵoris en Hitdorf.

Kiam 1945 la usonaj militistoj alvenis proksime de la Rejno, la pramo estis dronigita de la germanaj trupoj je la Hitdorf-a flanko. Jam komence de la jaro 1946 ĝi estis levita kaj denove uzita.

Kun vigla partopreno de la loĝantaro 1962 la pramo "Fritz Middelanis", denove la plej granda kaj moderna pramo sur Rejno, ekdeĵoris en Hitdorf. Ĝis hodiaŭ "Fritz Middelanis" transveturigas personojn kaj veturilojn de la Hitdorf-a flanko al Köln-Langel. Specife ekskursantoj pli kaj pli uzas la rapidpramon, por atingi la proksimajn ripozlokojn dekstre kaj maldekstre de Rejno.

Veturplano:
01.04. ĝis 30.09. lunde ĝis vendrede 06.00 h ĝis 20.00 h
sabate, dimanĉe, festotage 09.00 h ĝis 20.00 h
La lasta pramo veturas je 20.15 h de Langel al Hitdorf.

01.10 ĝis 31.03.
lunde ĝis vendrede 06.00 h ĝis 19.00 h
sabate, dimanĉe, festotage 10.00 h ĝis 19.00 h
La lasta pramo veturas je 19.15 h de Langel al Hitdorf.

Pro pliaj informoj telefonu al la pramo: 0178/8323473.

Vindindaj domoj kaj anguloj en Hitdorf

En Hitdorf ekzistas kelkaj idiliaj anguloj. Ekzemple ĉirkaŭ la kirko St. Remigius en la malnova urbokerno aŭ laŭ la Rheinstraße (Rejnstrato) oni preterpasas monumentprotektitajn konstruaĵojn.

La multaj malnovaj domoj, en kies grandaj volbaĵaj keloj varoj estis sekure stokitaj, ankoraŭ nun staras neŝanĝitaj ĉe Rheinstraße.

Pri la riĉeco de la tabakfabrikanto Johann Peter Dorff rakontas la Haus Dorff en Langenfelder Straße 3. Ĝi estis konstruita fine de la 18-a jarcento kaj renovigita en la jaro 1982.

Ankaŭ la posedaĵo de la entreprenist-gento Nees-Caspers en Rheinstraße 54 devenas el la ekonomia flortempo de Hitdorf.

Kontrasto al tiuj estas la dometoj de la malriĉaj homoj: la fiŝistdomo en Rheinstraße 66/66a montras la modestajn vivkondiĉojn de la iamaj enloĝantoj.

En la taglaborista setlejo (Stromstraße) la loĝejo estis limigita al la plej bezonata: tegmento super la kapo. La unuĉambraj domoj estas ankoraĉ bone videblaj.

Kontraŭe la laborista setlejo (Weinhäuserstraße/Lohrstraße) jam estas atestilo de komenca sociala loĝejokonstruado. La setlejo estis fondita de la entreprenist-gento Nees-Caspers komence de la 20-a jarcento.

Post ekskurso en la sociala historio oni povas kontentigi malsaton kaj soifon en la monumentprotektita gastejo "Bergischer Hof" (Rheinstraße 70). La Bergische Hof estis konstruita kiel tanejo en la malfrua 18-a jarcento.

Hitdorf, memstara dum jarcentoj, fariĝis 1939 parto de la urbo Monheim. Ekde 1975 Hitdorf estas urboparto de Leverkusen.

  Al la superrigardo Plu