Leverkusen: Japana Ĝardeno


Origino

En 1926 Carl Duisberg, presidanto de la administrada konsilaro de la tiama I.G. Farbenindustrie Aktiengesellschaft, vizitis dum mondvojaĝo Japanion. Entuziasmigita de la tiea ĝardenarto li decidis plivastigi la "japanan ĝardenon", kiu jam 1913 estis instalita apud lia vilao. Dum la sekvantaj jaroj ekestis ĝardenpejzaĝo, en kiu kolektiĝis juveloj el multaj partoj de orienta azio.

"La malgrandegulo devas cedi antaŭ la giganto"

Kiam oni 1960 komencis konstrui la 33-etaĝan administradan altadomon en Leverkusen, la "japana ĝardeno" devis malaperi. Sed 200 metrojn for de sia origina loko ĝi estis novfarita en la ombro de la domego, kaj rapide ĝi denove prezentis la antaŭan ĉarmon, kiu ĉiujare allogas milojn da vizitantoj.

Flaŭro

Verda koloro en ĉiaj nuancoj formas la fonon por la abunda kolorriĉeco, kiu komencas en januaro per la floro de la Hamamelis japonica, vastiĝas en printempo al enorma flormaro kaj nur en malfrua aŭtuno per krizantemoj kaj asteroj malrapide ekpaliĝas.

Koniferetoj, bambuoj, papirusoj, irisoj, kalaoj, hamamelidoj, kamelioj, japanaj oraj aceroj, marĉaj cipresoj, sekvojoj kaj multaj aliaj ekzotikaj kaj regionaj plantoj kune donas harmonian impreson.

Mallonga rondirado

Oni sekvas la disbranĉiĝantajn padojn de la ĝardeno, trafluita de akvo, trans pontoj kaj ŝtuparoj, tra pordegoj, preter lagetoj kun karpoj kaj testudoj, malgrandaj akvofaloj aŭ plaŭdantaj rojoj. Ĉe ĉiu kurbiĝo juveloj el diversaj partoj de la orienta Azio videblas.

Furioze rigardantaj templaj hundoj, kiuj gardas la enirpordegon, lanternoj, reliefoj, la softe svinganta "Mikado-ponto", kiu estas imitaĵo de ponto en la templourbo Nikko. - ĝi kondukis al la temploj de la dioj, kaj nur elektitaj personoj rajtis transiri.

Poste la vojo kondukas preter la tedomo kun la duoble svinganta tegmento farite el nigre glazuritaj brikoj, preter akvokraĉantaj drakoj, misteraj budhoj, gejŝoj kaj ankaŭ preter Daikoku - la dio de bonstato -, unu el la 800 japanaj dioj. Plezure ridanta ĝi sidas sur plenplenigita rizosako.

La ĉirkaŭ 15.000 kvadratmetrojn granda japana ĝardeno estas tutjare malfermita kaj je ĉiu sezono oazo de trankvileco kaj beleco por ĉiu.

 

Adreso:
Kaiser- Willhelm- Allee
51373 Leverkusen Wiesdorf

Al la superrigardo Plu