Leverkusen: Naturbieno Ophoven


Natur- kaj biologicentro

Bieno Ophoven montras, ke sana naturo povas ekzisti meze de grandurbo. La tereno apartenas al iama bieno kun monumentprotektataj konstruaĵoj kaj mezuras ĉirkaŭ 6 hektarojn. La idilia areo sekvas pedagogian koncepton de mediedukado, kiu interesigas infanojn kaj plenkreskulojn.

La ĵurio de EXPO 2000 taksis la laboradon sur bieno Ophoven kiel modela kaj deklaris la bienon kiel decentra projekto.

Historiaj konstruaĵoj - konstrubiologe renovigitaj

La bieno Ophoven estas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj de Leverkusen. La finaĵo "hoven" montras al la tempo de la frankonia landa ekposedo dum la 6-a/7-a jarcento. De la origina kastelo nur parto konserviĝis. La triĉambra domo kun siaj historiaj fenestroj ankoraŭ montras multajn detalojn el la 15-a jarcento kiel ekzemple la kamenon kaj la bakfornon.

Malgrandaj biotopoj sur vasta tereno

De la bieno oni atingas la ĉirkaŭantan terenon de la naturbieno, naturan aventurparkon por junuloj kaj maljunuloj. Heĝlabirinto, aromvojo, malgranda kaj granda lageto, amfiteatro, loĝdomo por insektoj kaj ludpejzaĝo atendas la promenantojn. Specife interesaj estas krome:

- Kvin modelĝardenoj kun imitindaj instigoj: Ĝardeno kun malgranda lageto, kamparana ĝardeno, florherbeja ĝardeno, staŭdoĝardeno kaj ŝtonĝardeno.

- La domo por birdobservado. Tra vitraĵo oni povas dum ĉiĉeronado rigardi la kovadon.

- La vojo de la sensoj. La vizitantoj estas kondukitaj laŭ la vojo kun kovritaj okuloj, por ke ili povas koncentriĝi sur palpado, flarado kaj aŭdado.

- En la lerneja ĝardeno oni montras biologan ĝardenkultivadon, instruas pri la farado de alt- kaj montetbedoj, kaj eksperimentas kun mikskulturoj.

- La ekzempla arbara travivpado ĉirkaŭas la terenon de la bieno Ophoven.

Adreso:
Talstr. 4
51379 Leverkusen Opladen
Tel.: (02171) 7 34 99 0

Al la superrigardo Plu