Leverkusen: Opladen


Urboparto de Leverkusen

La historio de la loko "Upladhin" komencas dokumente pruvite en la jaro 1168. En 1858 Opladen ricevis urbajn rajtojn.

Opladen estas firme ligita kun la historio de la germana fervojo. La malfermo de la Opladen-a stacidomo kaj du fervojlinioj fondis la reputacion de Opladen kiel fervojista urbo. En la jaro 1903 tie la centra "fervoja riparejo" estis konstruita. Dum tiu tempo en Opladen ekestis fabrikaj setlejoj sur libera kampo.

En 1914 Opladen fariĝis distrikta urbo. 1930 Lützenkirchen kaj Quettingen fariĝis partoj de la urbo. Ekde 1975 Opladen estas parto de Leverkusen kaj havas la plej grandan loĝodenson de la urbo.

La koro de Opladen estas Goethestraße, senaŭta butikumstrato, kiu havas longan tradicion. Jam ekde jardekoj ĉi tie fakbutikoj ofertas iliajn varojn. Malgrandaj vendejoj, ne grandmagazenoj formas la strataspekton. Tamen, dum la lastaj jaroj la Opladen-anoj ekmalkvietas pro ilia butikumstrato, ĉar pli kaj pli vendistoj fermas iliajn magazenojn, kaj vico de malokupitaj vendejoj nuntempe frapas la okulojn.

Atrakcio en la piediranta zono de Opladen estas la sonorilaro: Ekde 18 jaroj je ĉiu labortago eksonas je la 12-a h kaj je la 15-a h dum du minutoj la melodio de la sonorilaro.

Tute proksime de Goethestraße ankoraŭ hodiaŭ la fervoja riparejo funkcias.

Historia estas ankaŭ la ponto trans la Wupper, kiu ligas Reuschenberg kun Birkenberg. La staton de la Wupper-ponto observas statuo de pontosanktulo St. Nepomuk el la jaro 1746. La Wupper-ponto mem estas multe pli aĝa. Ĝi estas unue menciita jam en la jaro 1307. Origine el ligno, ĝi estis anstataŭigita en la jaro 1732 per ŝtona arkoponto. Ekde 1908 ekzistas fera latisoponto trans la Wupper, kiu estas renovigita en la jaro 1979.

Sur la placo de la sinagogo hodiaŭ troviĝas memorloko meze de verdejo. Ĝi memorigas al la sinagogo, kiu estis bruligita je la 10-a de novembro 1938 de la nazioj.

Kiam la suno brilas, la Opladen-anoj ŝatas iri al la "Schusterinsel" (ŝuista insulo). Malgraŭ sia nomo la areo hodiaŭ ne plu estas insulo, sed granda herbejo ĉe la Wupper. Ĉiusomere ĉi tie okazas granda okazaĵo, la bierborso, kiu allogas pli ol 160.000 vizitantojn el tuta Germanio.
  Al la superrigardo Plu