Leverkusen: Schlebusch


Ĉirkaŭ 1800 la kamparana Schlebusch evoluiĝis dank' al la frua setlado de tekstilmetio kaj ferindustrio al industria loko, pro kio la loĝantaro rapide kreskis. Tial Schlebusch dum la franca okupado 1808 fariĝis sidejo de la administrejo por la urbetoj Wiesdorf, Schlebusch kaj Lützenkirchen.

En 1890 la komunumo Schlebusch jam havis 2907 enloĝantojn. La plej granda parto de la loĝantaro gajnis sian vivtenon en la fabrikoj.

La urbestrejo Schlebusch administris inter 1820 kaj 1930 Schlebusch, Steinbüchel kaj Lützenkirchen. Sub la urbestro Heinrich Benedict Sürder 1892 la nova urbodomo, la "urbestro-oficejo", estis konstruita sur la tereno de la iama kirko. Ĉi tie krom la administrejoj ankaŭ troviĝis la loĝejo de la urbestro. En la kelo ankoraŭ ekzistas tri malliberejaj ĉeloj.

En 1930 Schlebusch unuiĝis kun la najbaraj komunumoj al nova urbo - Leverkusen.

  Al la superrigardo Plu