Leverkusen: BayArena


La BayArena apartenas al la plej modernaj futbalstadionoj en la mondo kaj estas taksita kiel "juvelokesteto" inter la stadionoj de unuaklasaj futbalkluboj. Streĉon, konkuron, golojn, jubiladon oni ĉi tie povas sperti el ege diversaj perspektivoj. Ekzemple la BayArena-restoracio ofertas fantazie belan rigardon al la ludkampo. Ankaŭ la 1999 alkonstruita Lindner-hotelo ofertas de la norda tribuno ekskluzivan elrigardon al la ludkompo. Sportfamuloj kaj komerce interrilataj amikoj ĉi tie renkontiĝas en malgranda rondo por grandaj aranĝoj. Kaj kiu post la ludo ne plu sentas sin kapabla veturi hejmen, povas elpaki siajn kofrojn en la Lindner-hotelo.

Historio

Jam 1923 la unua sportejo estis konstruita, kiu estis simple nomita "Bayer-placo. En 1958 la Leverkusen-anoj inaŭguris la Ulrich-Haberland-stadionon, kiu estis nomita laŭ la unua prezidinto de la Bayer AG. La konstruado de la nova stadiono, la BayArena komencis 1986. Post la alkonstruo de la Lindner-hotelo la projekto estis finfine kompleta.

La futbalstadiono havas 22.500 sidlokojn, lumpermeablan tegmenton kaj gazonhejtilon.

Ĉiĉeronadoj tra la BayArena

Dum regulaj ĉiĉeronadoj tra la stadiono la futbalfanatikuloj povas ĵeti rigardon malantaŭ la kulisojn de la BayArena kaj gajni tute novajn impresojn. Oni povas mendi ĉiĉeronadojn por komercaj aŭ lernantaj grupoj sed ankaŭ por unuopaj personoj.

Adreso:
Bismarckstr. 122 - 124
51373 Leverkusen Manfort
Telefono: (0214) 8660 - 0
Fakso: (0214) 62709

Al la superrigardo Plu