Leverkusen: Vilao Römer


Domo de urba historio

La vilao Römer - ekde 1986 la "domo de urba historio" - situas alte super Wupper en angla parko sur la Opladen-a Frankenberg (monto de Frankonioj). La laborrondo Römer, fondita de tri historiaj asocietoj, ellaboris en la vilao Römer ampleksan prezentadon de la Leverkusen-a historio kaj prizorgas ŝanĝantajn ekspoziciojn pri la urba kaj regiona historioj kaj historiaj projektoj.

Vilao kaj parko

La fabrikanto Max Römer konstruigis la vilaon en la jaro 1905 kaj donis al ĝi la nomon Frankenberg. La Opladen-anoj kontraŭe ĉiam nomis ĝin "Vilao Römer".

La vilao estas tipa ekzemplo por pompa grandburĝa reprezentadarkitekturo de tiu tempo kun la preferado por pezaĵoj kaj kolosaĵoj, por plastikaj elstaraĵoj kaj pitoreskaj neregulaĵoj. Ekestis kastelsimila konstruaĵ,o kun turo, orelo, balkono kaj pinakloj.

La interno estas adekvata al la impona fasado. Tra pordego el malhela ligno oni eniras la vastan akceptejan halon kun abunde ornamita ŝtuparo. Skulptaĵoj sur lignaj paneloj, orumitaĵoj, luksa pargeto, stukaĵoj sub la plafonoj ornamas la ĉambrojn.

En la parko ankoraŭ bone konservita estas la koĉera domo en kamparana stilo, kiu antaŭsentigas la harmonion de la ensemblo.

En alia parto de la parko ekzistas plantkulturejo kun fruktplantejo, en kroma parto oni tenis kortbirdojn.

La konstruestro

Max Römer translokiĝis 1865 kiel ses-jaraĝa knabo kun siaj gepatroj al Opladen, kie sia patro, la tinkturistmajstro Albert Römer atingis grandan riĉecon kaj altan reputacion. 1896 Max Römer fariĝis sola estro de la entrepreno kaj laborigis je tiu tempo 300 laboristojn kaj dungitojn. Dum 15 jaroj li apartenis al la urba konsilantaro kaj translokiĝis 1923 kun sia edzina al Stuttgart.

La vilao estis de 1905 ĝis 1923 loĝdomo de la fabrikanto Max Römer kaj ties edzino Maria Antonie. Planoj, poste instali en la vilao malsanulejon por virinoj kaj infanoj malsukcesis pro la kostoj. Do li vendis la vilaon al la Solingen-a entreprenisto Richard Linder. En 1933 la vilao fariĝis urbodomo de la urbo Opladen. Post malkonstruado de la ĉirkaŭintaj muroj kaj plantejaj instalaĵoj la parko estis malfermita por la publiko.

En 1939 la distrikto Rhein-Wupper aĉetis la vilaon kaj instalis tie oficejojn. 1945/46 tie estis la sidejo de la angla milita registaro.

1975 per la komunuma novordigado vilao kaj parko venis al Leverkusen. 1985/86 la vilao Römer estas profunde renovigata kaj en ĝi ekestas urbhistoria dokumentada centro.

Malfermita: Okaze de ekspozicioj: Sabate de 15.00 h ĝis 17.00 h, dimanĉe de 11.00 h ĝis 13.00 h.

Adreso:
Haus-Vorster-Str. 6
51379 Leverkusen Opladen

Al la superrigardo Plu