Leverkusen: Bestoparko Reuschenberg


Multajn bestojn, kiu laŭdire vivas en nia regiono, ni neniam vidis: kiu do renkontas survoje linkon, sovaĝkaton aŭ lutron?

La bestoparko Reuschenberg subtenis la taskon, teni kaj bredi specife hejmregionajn bestojn. Hodiaŭ en la ĉirkaŭbaroj troviĝas 400 bestoj kaj 64 specioj - ne kunnombritaj la abeloj kaj la ruĝaj arbarformikoj.

Rondvojo en la bestoparko preterpasas la lutrojn, la pligrandigitan linko&265;irkaŭbaron, la novan terenon por la muflonoj kaj la novajn volierojn laŭ la fervojlinio.

Infanoj amas la bestoparkon Reuschenberg. Pli ol 2.000 lernanto-infanoj miras jare pri la multnombro de diversaj bestoj. Antaŭ ĉio la multaj kaproj ŝatas la mankaresadon de la plej malgranduloj.

Multaj vizitantoj jare ĝuas la belan situon de la parko, la trankvilan atmosferon kaj la bestojn. Pro la vastaj ĉirkaŭbaroj la parko aspektas kiel granda interesa ĝardeno kun sovaĝe florantaj floroj kaj biotopoj sur tereno de entute 44.000 kvadratmetroj. Pro tio la bestoparko Reuschenberg estas unu el la plej multe vizitataj libertempaj instalaĵoj de Leverkusen.

Malfermita:
Somere de 09:00 h ĝis 18:30 h
Vintre de 09:00 h ĝis la ekkrepusko

Heinrichstraße 45
51373 Leverkusen Küppersteg
Tel.: (0214) 60 14 41

Al la superrigardo