Leverkusen: Bayer-Kruco


La Bayer-kruco estas signo - por la urbo, por la komerco kaj same por la sporto. Dum la mallumo 1.700 lampoj inter la du mastoj superradias la urban ĉirkaŭaĵon. Nur en la printempo kaj la aŭtuno dum la tempo, kiam la migraj birdoj flugas super la urbon, la lumigado de la kruco estas elŝaltita.

1958 la Bayer-kruco, kies mastoj estas 120 metrojn altaj kaj kiu havas diametron de 50 metroj, estis konstruita proksime de la federacia strato 8. La mastoj interne havas alireblan kavaĵon.

Pro sia heleco oni povas vidi la Bayer-krucon, kiu eĉ kiel la plej granda lumreklamo de la mondo estas registrita en la Guiness-libro de rekordoj, eĉ el la Berg-a lando.

Al la superrigardo Plu