Leverkusen: Kastelo Rheindorf


Iama kavalira sidejo

Jam meze de la 13-a jarcento la domo Rheindorf estis unuafoje dokumente menciita kaj estis nomita la "firma domo" de la grafoj de Berg.

Pli fruaj dokumentoj el la 12-a jarcento pri la kirko de Rheindorf, kiu pruveble estis la propra preĝejo de la kavalirejo kaj situis apud la kastelo, dokumentas konsiderinde pli altan aĝon de la kastelkonstruaĵo.

En 1115 kavaliro Isaak von Rheindorf, kavalira servanto de la grafo Berg, estas menciita. Dum jarcentoj la kastelo estas sidejo de la gento Rheindorf.

Incendio, kaŭzita per la konkurantaj grafoj de Cleve kaj Mark, detruas 1390 la kastelon. La domo Rheindorf estas rekonstruata kaj estas ekde tiam ĝis la 20-a jarcento sidejo de plej diversaj nobelaj gentoj.

La domo Rheindorf estis kavalirejo, kies posedantoj estis denaskaj membroj de la Berg-a landa parlamento. Dokumenteble la respektivaj posedantoj de la domo Rheindorf partoprenis la landajn parlamentojn en Düsseldorf.

Ekde la komenco de 20-aj jaroj de la 20-a jarcento la establaĵo apartenas al burĝa posedaĵo. Dum la militaj malordoj en la jaro 1944 ĝi tute forbrulis ĝis la ĉirkaŭantaj muroj. Jam du jarojn poste la iama mastrumada alo kaj la enirejo de la kastelo estis rekonstruitaj.

Hodiaŭ kastelo Rheindorf troviĝas en privata posedaĵo.

Adreso:
Burg Rheindorf
Burgstraße 5
51371 Leverkusen Rheindorf

Al la superrigardo Plu