Leverkusen: Kastelo de la Doktoroj


Renkontejo por maljunuloj

La palacetsimila "kastelo de la doktoroj" (Doktorsburg) en Manfort, iam kavalira sidejo, hodiaŭ servas kiel renkontejo por maljunaj civitanoj, kiuj ĉi tie ludas teatron, dancas kaj de tempo al tempo ankaŭ nur trinkas kafon.

Origine la kastelo nomiĝis "domo Büchel" aŭ ankaŭ "Oberbüchel". Sed jam ekde la 16-a jarcento la popolo nomas ĝin "Doktorsburg". La nomo devenas de la Kolonja jura doktoro Jacob von Omphal, kiu 1566 aĉetis la konstruaĵon.

La nomo "Büchel" estas pli maljuna. 1171 dokumento de la monaĥejo Altenberg unue mencias iun "cunradus de büchele". Dum la jarcentoj diversaj kolonjaj burĝoj estis posedantoj de la domo, ĝis en la jaro 1682 Goswin Scheiffart von Merode aĉetis ĝin por la germana ordeno. Tiu malkonstruigis la malnovan domon kaj konstruigis la ĝis hodiaŭ konservitan loĝdomon. En la 19-a jarcento la establaĵo venas en burĝan posedaĵon.

En 1910 la komunumo Wiesdorf aĉetas la Doktorsburg. La kadukaj mastrumadejoj estas malkonstruitaj; la mastra domo estas renovigita kaj estas uzita dum la tempo de nazioj kiel hejmo de partio. Hodiaŭ la konstruaĵo estas kunvenejo por maljunaj civitanoj.

La origina brikfasado de Doktorsburg hodiaŭ estas stukita. Super la enirejo troviĝas la blazono de Goswin Scheiffart von Merode. Domo kaj parko estas alireblaj por la publiko.

Malfermita:
marde ĝis vendrede de 08:30 h ĝis 12:00 h
kaj 13:30 h ĝis 17:00 h

Adreso:
Rathenaustr. 83
51373 Leverkusen Wiesdorf
Tel.: (0214) 3106 721
Fax: (0214) 3106 720

Al la superrigardo Plu