Leverkusen: Friedenberger Hof


Iama kavalira sidejo

La Friedenberger Hof, situanta super la Wupper, estas taksita kiel unu el la plej malnovaj kortejoj de Opladen. Verŝajne la korto "Stayn up den berch, menciita en 1132, de la kavaliro Goitschalc Starke von Uplaiden situis sur al areo de la nuna Friedenberger Hof.

Iu Dierig Vrede en 1467 aĉetis la kortejon. De tiu familio la kortejo supozeble ricevis la nunan nomon. En la konataj kartaroj ĝi ŝanĝis de Vredenberg (1620) tra Wredenberg (1667) kaj Fredenberg (1715) al la hodiaŭa Friedenberg (ekde 1825). Dum tiuj tempoj ekzistas diversaj posedantaj kaj luantoj sur la kortejo.

La lasta posedanto estas ekde 1903 la urbo Opladen kaj ekde ties unuiĝo kun Leverkusen la urbo Leverkusen. Ĝis 1964 la konstruaĵo kun al akcesoraj kampoj estis farmdonita kiel agrikultura bieno. Hodiaŭ la ligo de la historiaj germanaj pafistkongregacioj ĉi tie havas sian sidejon.

Dum la 20-a jarcentoj okazis multaj alikonstruadoj, malkonstruadoj kaj novkonstruadoj de garbejoj, staloj kaj loĝdomoj. De 1965 ĝis 1971 la ĉefdomo estas novkonstruita. Bedaŭrinde tiuokaze la tielnomitaj "kolonjaj plafonoj" (Kölner Decken), plafonaj traboj stukitaj per pajlo-argilo, ne estis konservitaj.

Ĝis hodiaŭ konserviĝis la ĉefdomo, brikkonstruaĵo kun ŝtupa frontono kaj ronda ŝtuparturo. La ĉefkonstruaĵo verŝajne ekestis dum la 16-a jarcento.

Adreso:
Am Kreispark
51379 Leverkusen Opladen

Al la superrigardo Plu