Leverkusen: Domo Steinbüchel


Iama kavalira sidejo

La nomo Steinbüchel estas unuafoje menciita 1158 en dokumento rilate al Konrad von Steinbüchel. ĝis la 14-a jarcento la kavalirejo estas sidejo de la kavaliroj de Steinbüchel.

Ekde tiam la kavalirejo ofte ŝanĝis la posedanton, ĝis ĝi venis en la manojn de la germana ordeno en la jaro 1724. 1732 la mezepoka kastelo estis malkonstruita kaj anstataŭ ties loko la mastra domo Steinbüchel kun kelkaj mastrumadejoj estas konstruita. Pro incendio 1908 la mastrumadejoj forbrulis, sed estas rekonstruitaj.

Hodiaŭ la iama kavalirejo Steinbüchel estas privata posedaĵo kaj nur videbla de ekstere. La domo havas du etaĝojn: la teretaĝo konsistas el stukitaj brikoj, la supera etaĝo el dekortrabfakaĵo.

Adreso:
Auf'm Berg 2
51377 Leverkusen Steinbüchel

Al la superrigardo Plu